Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao donis bankedon honore al internaciaj gastoj ĉeestontaj la ferman ceremonion de la Pekinaj Olimpikoj

Tagmeze de la 24-a de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao donis bankedon honore al internaciaj gastoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la ferman ceremonion de la Pekinaj Olimpikoj.

Hu Jintao faris salutparolon: "La Pekinaj Olimpikoj disvolvis la Olimpikan spiriton de paco, amikeco kaj solidareco, kaj fariĝis grandioza festivalo de la internacia sporta konkurso kaj kultura interŝanĝo de la tutmondaj popoloj. La gastigo de la Pekinaj Olimpikoj pli forte akcelos progreson de la ĉina fizikkultura afero, pli vaste antaŭenpuŝos interŝanĝon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la intrnacia Olimpika familio, kaj profundigos interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj."

Hu Jintao diris, ke okaze de la Pekinaj Olimpikoj, amikoj el la kvin kontinentoj de la mondo renkontiĝis en Pekino, kune perceptis ĉarmon de la Olimpikaj sportoj, diverslandaj sportistoj elmontris altan atletisman nivelon kaj bonan sportan spiriton laŭ la devizo pri pli grandaj alteco, rapideco kaj forteco. La ĉina popolo plena de granda entuziasmo gastigas ĉiujn amikojn, kaj ĝuas feliĉon kaj ĝojon kune kun ili.

Li akcentis: "Sukceso de la Pekinaj Olimpikoj atribuiĝas al la kuna penado fare de la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj de la mondo, kaj la honoro apartenas al la internacia Olimpika familio, al la brave konkursantaj sportistoj, al la volontuloj el diversaj mondpartoj kaj al la amikoj el la kvin kontinentoj, kiuj diversmaniere partoprenas en la Pekinaj Olimpikoj."

Hu Jintao daŭre diris, ke kelkajn tagojn poste inaŭguriĝos la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, Ĉinio faros ĉion eblan por gastigi altnivelajn kaj karakterizajn handikapulajn Olimpikojn, kaj daŭre kontribuos por impulsi la internacian Olimpikan sporton.

Fine, li diris: "Mi kredas, ke dank' al kuna penado fare de la mondaj popoloj, la Olimpika spirito estos pluapaŝe disvolvita, kaj la perspektivo de la homaro ankoraŭ pli bela. Ĝis revido en Londono post kvar jaroj!"