La 25-an de aŭgusto la Internacia Olimpika Komitato
(IOK) okazigis en Pekino dankan bankedon kaj donis Olimpikajn ordenojn.
La oran Olimpikan ordenon ricevis Liu Qi, prezidanto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj (OKPO) kaj la arĝentan ricevis
14 personoj, inkluzive de vicprezidantoj de OKPO Liu Yandong, Chen
Zhili kaj plenuma prezidanto de OKPO Deng Pufang.
En la ordeno-dona ceremonio, Jacques Rogge diris, ke
tiuj ĉi Olimpikoj certe estas ege brilaj kaj fruktodonaj. En la
pasintaj 7 jaroj, oni unuiĝis strikte, solvis multajn malfacilojn
kaj sukcesigis la Olimpikojn. Dum la preparado de la Pekinaj Olimpikoj,
la ĉina popolo kaj OKPO kontribuis al la Olimpikaj sportoj siajn
talenton, entuziasmon kaj kreivecon. Li dankis la ĉinan popolon
kaj OKPO pro iliaj plenaj subtenoj, kaj ankaŭ ĉiujn membrojn de
la Olimpika Familio.
Liu Qi diris en la ceremonio: "Hodiaŭ, mi kaj miaj
kolegoj feliĉe ricevis la ordenojn donitajn de prezidanto Jacques
Rogge. Tio estas honoro ne nur por la kolektivo de OKPO, sed ankaŭ
konfirmo kaj laŭdo de IOK al la ĉina popolo pro la sukcesaj Olimpikoj.
Ni estas tre ĝojaj kaj feliĉaj."
En la jaro 1974 IOK decidis starigi Olimpikajn ordenojn,
kiuj estas en ringo-formo kaj meze de ili estas kvin ringoj de la
Olimpikoj, ambaŭflanke de ili -- branĉoj de olivarbo simbolantaj
pacon kaj amikecon. La ordenoj estas trispecaj -- oraj, arĝentaj
kaj kupraj.
|