Vespere de la 24-a de aŭgusto solene fermiĝis en Pekino
la 29-aj Olimpikoj daŭrintaj 16 tagojn. La fascina inaŭguro, la
brava spirito de gesportistoj kaj la belega prezentado en la fermo
de la Pekinaj Olimpikoj montris senprecedence spektaklan sportan
festivalon al la tuta mondo. Alilandaj amaskomunikiloj kaj popoloj
donis altan takson kaj varman gratulon al la Pekinaj Olimpikoj.
 La
24-an de aŭgusto, kenja televidstacio faris ĉelokan relajsadon pri
la fermo de la Pekinaj Olimpikoj kaj laŭdis, ke la fermo, per lerta
imago kaj grandioza sceno, manifestis la harmonian unuecon de diversaj
kulturoj.
En
sia artikolo, novaĵ-agentejo de Usono diris, ke Pekino realigis
sian deziron kaj gastigis sukcesajn Olimpikojn. La sekurigaj rimedoj
estas perfektaj, sporthaloj kaj stadionoj -- unuaklasaj, kaj la
fervoraj volontuloj donis belan impreson al diverslandaj gesportistoj
kaj turistoj.
Ankaŭ ĉefaj amaskomunikiloj de la Korea Respubliko,
Tajlando, Singapuro, Rusio, Germanio, Aŭstrio kaj aliaj landoj sinsekve
laŭdis la Pekinajn Olimpikojn.
|