La 25-an de aŭgusto Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario
de UN, faris deklaron por esprimi sian gratulon al la ĉinaj registaro
kaj popolo pro la sukceso de la Pekinaj Olimpikoj.
En la deklaro Ban Ki-moon diris, ke la ĉinaj registaro
kaj popolo faris senprecedencan klopodon por okazigi la Pekinajn
Olimpikojn kaj akiris senprecedencan sukceson, kaj pro tio li gratulas
la ĉinajn registaron kaj popolon.
Ban Ki-moon diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas interesega
kunveno, kie gesportistoj kaj popolanoj el diversaj landoj kaj regionoj
de la mondo kune ĝuis la spiriton de la Olimpikoj, kunlaboron kaj
amikecon, tial Ĉinio devas esti fiera pro la sukcesa okazigo de
la grandioza kunveno.
Li diris ankaŭ, ke la someraj Olimpikoj de 2008 plioftigis
dialogojn de la internacia socio, profundigis reciprokan komprenon
kaj liveris gravan ŝancon por akceli pacon kaj harmonion de la mondo.
|