Post
plenumo de ĉiuj siaj taskoj la Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj fermiĝis
en la 27-a de aŭgusto por ekzameno kaj riparo de la instalaĵoj kaj
por aranĝo de vidindaĵoj kaj simboloj de la Handikapulaj Olimpikoj.
Posttagmeze de la 28-a de aŭgusto ĝi prove funkcias kiel Vilaĝo
de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj kaj oficiale bonvenigos enloĝantojn
en la 30-a de aŭgusto.
Dum tiuj tagoj oni establas senbarajn instalaĵojn por
la handikapitaj sportistoj kaj faras ekzamenon kaj riparon al ĉiuj
instalaĵoj. La vilaĝo servos ĝis la 20-a de septembro.
|