Lastatempe, organiziĝis la sportista delegacio de la
Makaa Speciala Administra Distrikto de Ĉinio por la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj. La 31-an de aŭgusto ĝi veturos al Pekino.
Antaŭ nelonge, Edmund Ho Hau Wah, ĉefo de la Makaa Speciala
Administra Distrikto, aranĝis ceremonion por la delegacio. Li kore
deziris, ke la sportistoj alte tenu la Olimpikan spiriton kaj klopodu
por akiri bonajn sukcesojn.
La delegacio konsistas el 8 membroj, el kiuj estas 2
sportistoj. Ili partoprenos atletikon kaj naĝadon respektive.
|