La 22-an de januaro ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-Moon
diris en Laŭzano, Svislando, ke li kredas, ke la okazontaj Pekinaj
Olimpikoj povos pluapaŝe antaŭenpuŝi la mondon al paco kaj harmonio.
Post interparolado kun Jacques Rogge, prezidanto de
la Internacia Olimpika Komitato, Ban Ki-Moon diris, ke kvankam sporto
estas konkureca, tamen ĝi povas roli kiel platformo por dialogo,
kompromiso kaj paco, kaj tio estas la komuna celo de UN kaj la Internacia
Olimpika Komitato.
Li diris: "Ni esperas sukceson de la Pekinaj Olimpikoj,
kaj kredas, ke ĝi povos daŭrigi kaj plu disvolvi la olimpikan spiriton
kaj samtempe antaŭenpuŝi la mondon al paco kaj harmonio."
|