 Antaŭtagmeze
de la 28-a de aŭgusto okazis en la Ĉiela Altaro de Pekino fajro-bruliga
ceremonio por torĉa stafetado de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao bruligis fajrokaldronon kaj deklaris
starton de la torĉa stafetado de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
La ceremonion ĉeestis ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping, prezidanto
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj Liu Qi kaj prezidanto
de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato Philip Craven.
Liu Qi diris en la ceremonio, ke la brulanta fajro de
la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj bruligos la emocion kaj transdonos
la esperon de la homaro pri harmonio, amikeco kaj helpemo kaj antaŭenpuŝos
la handikapulajn aferojn de la mondo.
 Prezidanto
de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato Philip Craven esprimis,
ke bruligo de la sankta fajro signifas inaŭguriĝon de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj. La sportistoj montros sian apartan sportan
spiriton en la Handikapulaj Olimpikoj kaj per tio eliminos diversajn
malfacilojn.
La torĉa stafetado komenciĝos de la 29-a de aŭgusto
kaj daŭros 9 tagojn inter 11 urboj de Ĉinio. En la 6-a de septembro
la sankta fajro bruligos la ĉeftorĉon de la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj en "Birdnesto" -- la Nacia Stadiono de Ĉinio.
|