Okaze de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj de 2008
la trafika administracio de Pekino prenos rimedojn por garantii
trafikan glatecon kaj liveri oportunecon al handikapuloj en iliaj
veturado kaj spektado de la konkursoj.
La 28-an de aŭgusto en la gazetara konferenco okazinta
en Pekino, Wang Li, vicestro de la trafika administracio de la Pekina
Publik-sekureca Buroo, diris, ke la administracio liveros ĉiuflankan
kaj individuecan servon al la handikapuloj dum la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj.
|