La 30-an de aǔgusto oficiale malfermiĝis la Vilaĝo
de la Handikapulaj Olimpikoj. La malferman ceremonion ĉeestis Hui
Liangyu, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj direktoro
de la Komitato pri Handikapula Laboro de la Ŝtata Konsilantaro de
Ĉinio, Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj, Philip Craven, prezidanto de la Internacia Handikapula
Olimpika Komitato, Chen Zhili, vicprezidanto de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, vicprezidanto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj kaj estro de la Vilaĝo de la Handikapulaj
Olimpikoj, kaj Deng Pufang, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato
de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de
la Handikapula Federacio de Ĉinio kaj plenuma prezidanto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.
Chen
Zhili bonvenigis la ĉinan delegacion al la Vilaĝo de la Handikapulaj
Olimpikoj kaj deklaris ĝian malfermiĝon. Ŝi diris: "La vilaĝo
estas tute preta por bonvenigi sportistojn, trejnistojn kaj oficistojn
de diversaj landoj kaj regionoj. Tie ĉi oni povas sperti harmonion
de la menso, korpo kaj spirito. Ni montros en ĉiuj detaloj humanisman
zorgon, respekton de malsamaj kulturoj kaj religioj. Mi esperas,
ke la ekipaĵoj kaj servo de la vilaĝo kontentigos ĉies postulojn,
kaj ke ĉiuj sentos sin tute kiel hejme. Ni faros ĉion eblan por
ke vi bone manĝu, loĝu, ripozu kaj gajnu rimarkindajn rikoltojn."
La ĉina delegacio el ĉ. 500 sportistoj kaj oficistoj
partoprenis en la ceremonio.
|