Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

6.1-grada tertremo en Panzhihua mortigis 32 homojn

Laŭ informo de koncerna departemento ĝis la 18-a horo de la 31-a de aŭgusto la 6.1-grada tertremo, okazinta je 16:30 de la 30-a de aŭgusto en la gubernio Huili sub Panzhihua, Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, jam mortigis 32 homojn kaj vundis 467 homojn.

Laŭ primara statistiko, plejparto de domoj de Huli nun estas en danĝero, 70% de la tieaj loĝdomoj estis detruitaj pro la tertremo. 800 mil homoj de la provinco Sichuan kaj ĝia najbaro Yunnan suferis de la tertremo.