La 1-an de septembro pli ol 3 milionoj da element-
kaj mezlernejanoj en la lokoj trafitaj de la tertremo okazinta la
12-an de majo en Wenchuan, Sichuan-provinco, iris al la lernejoj
de la antaǔaj sidejoj, aǔ de aliaj lokoj de Sichuan kaj aliaj provincoj.
Ĉefministro
Wen Jiabao ĉeestis la semestrokomencan ceremonion de Beichuan-Mezlernejo,
serioze katastrofita de la tertremo. Li diris: "Mi esperas,
ke la lernantoj kaj instruistoj de Beichuan-Mezlernejo akiros respekton
kaj honoron per siaj diligenta studado, malcedema spirito, nobla
karaktero kaj idealo pri servo al la popolo kaj al la homaro. Mi
kredas, ke Beichuan-Mezlernejo certe tion atingos." Ĉefministro
Wen admonis ilin memori la spertojn kaj lecionojn donitajn de la
katastrofo kaj diligente lerni por pli bone konstrui Beichuan kune
kun la loka popolo.
Wen venis al pli ol 20 lernantoj vunditaj en la tertremo
kaj sidantaj en rulseĝoj, kaj forte manpremis ĉiun el ili. Rigardante
ilin, li laǔte diris: "Estu firmvolaj!"
|