Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Vaste atentataj de la socio la rajtoj kaj interesoj de la ĉinaj handikapuloj

La Ĉina Handikapula Federacio informis, ke validas en Ĉinio pli ol 50 leĝoj pri la rajtoj kaj interesoj de la handikapuloj, kaj ke iliaj rajtoj kaj interesoj estas pli kaj pli vaste atentataj de diversaj soci-rondoj.

Ĉinio jam promulgis kaj praktikas la "Leĝon pri garantio de la handikapuloj", "Regularon pri edukado de la handikapuloj", "Regularon pri enoficigo de la handikapuloj" k.s. Ankaŭ la municipoj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj sinsekve ellaboris siajn proprajn rimedojn por praktiki la "Leĝon pri garantio de la handikapuloj" kaj aliajn leĝojn kaj kodojn pri garantio de la rajtoj kaj interesoj de la handikapuloj.

Krome, ankaŭ leĝa helpado al la handikapuloj estas fruktodona en Ĉinio.