La 2-an de septembro la novaĵ-centro de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj okazigis en Pekino la unuan gazetaran konferencon,
en kiu Sun Weijia, direktoro de la departemento pri vehikla funkciado
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, konigis, ke la
Vilaĝo de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj malfermita en la 30-a
de aǔgusto estas transformita el la Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj.
Por faciligi la handikapulajn sportistojn, oni loĝigas ilin en 1-3-etaĝaj
ĉambroj en la loĝdomoj por sportistoj. Ruĝa butono por eventualaĵo
estas ekipita surmure apud lito, kaj servistoj deĵoras 24 horojn
ĉiutage. 16 hoteloj servontaj por la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
plenumis rekonstruadon de senbaraj instalaĵoj, ke handikapuloj povas
facile atingi informejon, necesejon, ĉambron kaj manĝejon.
Krome
ekde la pasinta semajno specialaj vojoj por la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj en Pekino estas uzitaj en difinitaj tempo kaj sekcio.
|