La 2-an de septembro,110 tagojn post la tertremo okazinta
en Wenchuan kaj antaǔ starto de la tiea grandskala rekonstruado,
ĉina ĉefministro Wen Jiabao faranta inspektadon en tertreme trafitaj
lokoj havis intervjuon en la urbeto Yingxiu, epicentro de la tertremo.
Wen Jiabao diris, ke la rekonstruado estas ekstreme
malfacila kaj peniga, tamen la registaro difinis unu principon kaj
unu celon, t. e. preni la interesojn de la homoj kiel la bazon de
nia politikofarado, respekti la naturon, fari ĉiuflankan aranĝadon
kaj science rekonstrui. Ni strebas en tri jaroj reakiri kaj eĉ superi
la antaǔajn vivkondiĉojn, restarigi infrastrukturon, publikajn instalaĵojn
kaj produkto-kapablon.
|