La 2-an de septembro ĉina vicĉefministro Wang Qishan
diris, ke Ĉinio persiste praktikos la strategion de reciproka utilo
kaj kuna gajno, fortigos bonan najbarecon kaj praktikeman kunlaboron
kun siaj najbaraj landoj kaj kreos kune kun nordorient-aziaj landoj
novan situacion de ekonomia kunlaboro.
Tiutage inaŭguriĝis la 4-a Nordorient-Azia Foiro de
Investado kaj Komercado en la urbo Changchun de Jilin-provinco,
Ĉinio. Wang Qishan ĉeestis la inaŭguron kaj faris prelegon en altrangula
forumo de la foiro.
|