La 22-an de januaro ĉina prezidanto Hu Jintao diris
en Pekino, ke necesas forte konstrui la socialisman kernan pri-valoran
sistemon, plifirmigi kaj fortigi publikan opinion de ĉefflua ideologio,
impulsi reformadon kaj kreadon, antaŭenpuŝi impetajn disvolviĝon
kaj prosperiĝon de la socialisma kulturo, kaj altigi kulturan softan
forton de la ŝtato, por liveri potencan ideologian kaj kulturan
garantion al kreado de nova situacio de la socialisma afero kun
la ĉina trajto.
Tiujn vortojn diris Hu Jintao en kunsido de la tutlanda
laborkunveno pri propagando kaj ideologio.
Hu Jintao diris, ke estas necese forte disvolvi ĉiun
ideon kaj spiriton utilajn al la ŝtata potenciĝo, nacia reprosperiĝo,
popola feliĉo kaj socia harmonio; estas necese persisti en la koncepto
preni la popolajn interesojn kiel la plej bazan punkton, respekti
diferencojn, toleri diversecon, ĝuigi al la popolo fruktojn de la
kultura evoluado kaj akceli ĉiuflankan disvolviĝon de homoj.
Li emfazis, ke necesas plue firmigi la komunan ideologian
bazon de la tuta partio kaj tutlanda popolo el diversaj nacioj,
plifortigi la ideologian kaj moralan konstruadon, pluapaŝe kulturi
civilizaciajn morojn kaj plue garantii bazajn kulturajn rajtojn
kaj interesojn de la popolo.
|