Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Rusio

La 3-an de septembro Gao Hucheng, vicministro de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris en la inaŭguro de la Rusa Komerca Semajno okazinta en Changchun, Jilin-provinco, ke la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Rusio en la kuranta jaro supozeble superos 50 miliardojn da usonaj dolaroj. De la lastaj jaroj, sekve de intimiĝo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, frukto-donis la ekonomia kaj komerca kunlaboro de la du landoj.