Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kosmoŝipo Shenzhou-7 ekflugos inter la 25-a kaj 30-a de septembro

La 6-an de septembro proparolanto de la ĉina homoporta spaconaŭtika projekto deklaris, ke oni elektos konvenan tempon inter la 25-a kaj 30-a de septembro por plenumi la spacan flugadon de la kosmoŝipo Shenzhou-7, kaj de la 7-a de septembro oni aldonos karburaĵon por la kosmoŝipo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke ĉiuj sistemoj plenumontaj la taskon de flugado eniris la lastan staton de la preparaj laboroj. La kosmoŝipo Shenzhou-7, la transporta raketo Changzheng-2F, la spackostumo ekster la kosmoŝipo kaj akompanaj satelitoj estis jam ekzamenitaj; kaj oni jam finis ĉiujn preparojn rilate la raketlanĉejon, kibernetikadon kaj surteriĝan kampon. La kosmonaŭtoj faris ekzercadon en la raketlanĉejo kaj nun estas bonaj fizike kaj psike.