Vespere de la 6-a de septembro inaŭguriĝis en Pekino la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj. Ĉina prezidanto Hu Jintao deklaris malfermon
de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Prezidanto de la Internacia
Handikapula Olimpika Komitato Philip Craven faris parolon en la
inaŭguro. Li diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas eksterordinare
mirindaj, kaj li kredas, ke ankaŭ la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
sukcesos plene.
Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj, diris en la parolo, ke la ĉinaj registaro kaj popolo
subtenas la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn per granda fervoro
kaj varme atendas, ke la Handikapulaj Olimpikoj fariĝu grandioza
kunveno por kune dividi ĝojon, amikecon, sonĝon kaj sukceson.
En la Handikapulaj Olimpikoj partoprenos pli ol 4 mil
sportistoj el 147 landoj kaj regionoj.
Estas la unua fojo en la historio, ke unu organiza komitato
samtempe preparas kaj gastigas la Olimpikojn kaj la handikapulajn
Olimpikojn.
|