Antaǔtagmeze de la 8-a de septembro inaǔguriĝis la
4-taga 12-a Ĉina Internacia Investa kaj Komerca Foiro (ĈIIKF) en
Xiamen, Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio.
La ĉi-foja foiro altiris ĉirkaǔ dek mil eksterajn komercistojn
el pli ol 120 landoj kaj regionoj kaj pli ol 400 eksteraj institucioj.
Samtage, en la Internacia Investa Forumo de 2008 sub
ĈIIKF ĉina vicĉefministro Wang Qishan diris, ke Ĉinio senĉese plibonigas
politikojn kaj rimedojn pri ekstera investo kaj kreas pli vastan
spacon al eksteraj investantoj en Ĉinio.
Li
diris ankaŭ, ke Ĉinio plue kreos juste konkurencan merkatan medion,
publikan kaj travideblan leĝsisteman medion kaj stabilan kaj antaǔvideblan
politikan medion al eksteraj investantoj.
|