La 8-an de septembro okazis en la Inform-centro de
la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj gazetara konferenco por konigi
"disvolviĝon de handikapulaj aferoj en Ĉinio". Yu Faming,
estro de departemento pri laborigo sub la Ministerio de Homforto
kaj Socia Garantio, diris, ke en Ĉinio pli ol 80 milionoj da handikapuloj
ĝuas la socian garantion.
Yu
Faming diris, ke la ĉina registaro pli alte atentas la laborigon
de handikapuloj ol tiun de aliaj malfacilaj homgrupoj. Frue antaŭ
ol publikigo de "Leĝo de Laborigo" Ĉinio publikigis la
"Regularon pri Laborigo de Handikapuloj".
Li diris ankaŭ, ke en Ĉinio ekzistas pli ol 80 milionoj
da handikapuloj, el kiuj 60 milionoj loĝas en la kamparo. En la
kamparo handikapuloj mem trovas manieron por enoficiĝo. En urboj
kaj urbetoj plejparto de la handikapuloj jam havas laboron, kaj
tiuj, kiuj ne laboras, ĝuas la socian garantion. Nun oni disvastigas
la garantion de minimuma vivtenado de urboj al la kamparo.
|