La 8-an de septembro en la Internacia Investa Forumo
de 2008 sub la 12-a Ĉina Internacia Investa kaj Komerca Foiro, prezidanto
de la Monda Asocio de Investaj Akcelaj Agentejoj Alessandro Teixeira
diris, ke Ĉinio estas la monde plej granda lando akceptanta rektan
investon de eksteraj komercistoj, kaj la unua celo de multaj transmaraj
kompanioj por investado.
|