En
la 10-a de septembro okazis gazetara konferenco de la Oficejo de
Taiwan-aj Aferoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.
En la gazetara konferenco proparolanto Li Weiyi diris,
ke en la dumonata praktikado de semajnfinaj ĉartitaj aviadiloj ambaŭflanke
de la Taiwan-a markolo, la aranĝo de aviadiloj estas bonorda kaj
la funkciado glata. La plano de ĉartitaj aviadiloj laŭpaŝe stabiliĝas
kaj la averaĝa proporcio de pasaĝero-transportado atingis 90 %.
Li Weiyi konfesis, ke nuntempe la kvanto de semajnfinaj
ĉartitaj aviadiloj ankoraŭ ne povas kontentigi postulon de la ambaŭbordaj
samlandanoj, kaj la aerlinio ankoraŭ devas pasi super Hongkong.
Ĉi tio malfaciligas la pasaĝerojn en ilia ir-reirado.
|