La 24-an de januaro gazetara konferenco de la Azia
Forumo en Bo'ao anoncis en Pekino, ke la jarkunveno de la forumo
okazos en la 11-13-a de aprilo en Bo'ao, Hainan-provinco, suda Ĉinio.
La temo de la forumo estas "Verda Azio: realigi komunan venkon
dum reformado".
Long Yongtu, ĝenerala sekretario de la forumo, konigis,
ke la jaro 2008 estas la 30-a datreveno de la komenco de reformado
kaj pordomalfermo de Ĉinio, kaj la jarkunveno invitos ĉinajn ministrojn
interparoli kun ĉef-administrantoj de la plej potencaj 500 translandaj
kompanioj en la mondo pri sperto de Ĉinio en la reformado kaj pordomalfermo.
La jarkunveno de Bo'ao jam fariĝis unu el la plej aktivaj
platformoj por dialogo de altaj instancoj en Azio kaj bona ŝanco
por entreprenistoj diskuti kaj koni situacion de makroskopa ekonomio,
politikan tendencon, disvolviĝon de entreprenoj kaj gravajn problemojn
pri socio kaj popola vivo en Azio.
|