La 11-an de septembro s-ino Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio dankas diverslandajn
registarojn pro iliaj fortaj subteno kaj kunlaboro kun la ĉina flanko
en la kontraŭterorisma problemo dum la Olimpikoj. Ĉinio volas, surbaze
de egaleco kaj reciproka utilo, disvolvi plu kunlaboron kun diversaj
flankoj, por kune batali kontraǔ internacia terorismo kaj protekti
mondajn sekurecon kaj stabilecon.
|