Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao emfazis praktikadon de politikoj favoraj al kamparanoj

De la 8-a ĝis la 10-a de septembro ĉina prezidanto Hu Jintao faris inspektadon en la kamparo de Henan-provinco. Li diris, ke oni devas praktiki politikojn favorajn al kamparanoj, realigi deziron de cent milionoj da kamparanoj pri bela vivo kaj firme antaǔenpuŝi disvolvadon de nova socialisma kamparo.

Li diris ankaǔ, ke greno rilatas al la popola vivo, ekonomia disvolviĝo kaj socia stabileco, oni devas alte atenti ĝian produktadon.