Laŭ la lun-kalendaro ĉi-jare la 14-a de septembro estas
la tradicia festo de Ĉinio -- Mezaŭtuna Festo, kaj dume okazas en
Pekino la Handikapulaj Olimpikoj. Oni ne nur atentas la konkursojn,
sed ankaŭ donas bondezirojn al handikapitaj sportistoj el diversaj
landoj.
La
handikapitaj sportistoj el diversaj landoj mem spertis la ĉinan
kulturon. En la lastaj tagoj oni metis libretojn en multaj lingvoj
pri la origino de la Mezaŭtuna Festo sur manĝotabloj, kaj la "vilaĝanoj"
ankaŭ gustumis lun-kukojn diversgustajn. Armbruster Jennifer, estro
de la Virina Blindula Golpilka Teamo de Usono, diris, ke dum la
Mezaŭtuna Festo ĉinoj kunigas familianojn kaj kune manĝas lun-kukojn,
tio estas simila al la Dankodona Tago de Usono. Xavier Gonzalez,
ĉefa ekzekutiva oficisto de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato,
diris: "Ĝi estas la unua Mezaŭtuna Festo, kiun mi ĝuis en Pekino,
kaj mi memoros la neordinaran feston por ĉiam."
Vespere de la 14-a de septembro oni aranĝis en la Handikapula
Olimpika Vilaĝo artan vesperon, kiu allogis multajn sportistojn,
oficistojn kaj volontulojn.
|