La 8-an de septembro en Xiangfen de Shanxi-provinco
okazis grandega digorompiĝo de gangujo. Ĝis la 19-a horo de la 13-a
de septembro la akcidento jam mortigis 254 homojn. La savado jam
iris en la 7-an tagon kaj oni komencis serĉadon de perdiĝintoj.
La digorompiĝo kaŭzis grandan katastrofon. Laŭ unuapaŝa
enketado fare de la Akcidento-Enketista Grupo sub la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio, tio estas ekstreme granda respondeca akcidento. La Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio faris seriozan traktadon al la gvidaj respondeculoj pri
la akcidento. La Ŝtata Konsilantaro sankciis demisian peton de provincestro
Meng Xuenong kaj eksoficigis Zhang Jianmin, vicestron de la provinco.
La Centra Komitato de KPĈ kaj la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio donis altan atenton al la akcidento, postulas plenforte
fari savadon, serioze kaj respondece fari bone la konsekvencan laboron,
rapide enketi la kialon de la akcidento, fari laŭleĝan pridemandon
pri la respondeco kaj bone efektivigi la rimedojn por sekura produktado.
|