
La 15-an de septembro Khalid Malik, kunordiganto de UN en Ĉinio,
diris en Pekino, ke la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj (PHO) donis
al Pekino valoran heredaĵon, vekis pli da kompreno kaj respekto
de la socio al la handikapuloj kaj profundigis konscion de popolanoj
pri helpo al ili.
Samtage okazis aktivado kun temo "partopreno, sporto
kaj disvolvo -- celebri okazigon de PHO kaj antaŭenpuŝi rajton de
handikapuloj" organizita de la Institucio de UN en Ĉinio kaj
la Ĉina Federacio de Handikapuloj (ĈFH). La aktivado celas kuraĝigi
kaj honori handikapulojn farintajn grandan kontribuon kaj personojn
akcelintajn disvolvon de la handikapulaj aferoj.
Khalid Malik alte taksis la grandan progreson de Ĉinio
en vivgarantio de handikapuloj en la pasintaj 30 jaroj post kiam
Ĉinio ekpraktikis la reformadon kaj pordomalfermon. Li montris ankaŭ,
ke la handikapulaj aferoj de Ĉinio ankoraŭ alfrontas multajn novajn
defiojn. Li diris: "Ne ekzistas iu rimedo kiu povas tuj solvi
ĉiujn problemojn. La ĉina registaro jam multe klopodis en la pasintaj
kelkdekoj da jaroj. Ĉinio povos fari pli bone."
|