 |
Ĉina prezidanto Hu Jintao
(dekstre) kaj prezidanto
de IHOK Philip Craven en la ferma ceremonio |
Vespere de la 17-a de septembro okazis la ferma ceremonio
de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj (PHO) en "Birdnesto"
-- la Nacia Stadiono de Ĉinio. Miloj da handikapitaj sportistoj,
trejnistoj kaj gastoj el diversaj landoj kaj regionoj celebris la
sukcesojn de PHO kune kun la 90 mil spektantoj.
"Du Olimpikoj estas same brilaj" estas promeso
de Ĉinio al la mondo. Sur la sportejoj de PHO pli ol 4 mil handikapitaj
sportistoj el 147 landoj kaj regionoj brave konkursis, novigis 279
mondajn handikapulajn rekordojn kaj 339 rekordojn de Handikapulaj
Olimpikoj.
 |
Prezidanto de OKPO Liu
Qi faras parolon. |
Post brila arta prezentado en la ferma ceremonio, prezidanto
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj (OKPO) Liu Qi faris
parolon. En la nomo de OKPO li gratulis la sportistojn partoprenantajn
PHO kaj dankis la Internacian Handikapulan Olimpikan Komitaton (IHOK),
Handikapulan Olimpikan Komitaton de diversaj landoj kaj regionoj,
la internacian organizon de handikapulaj sportoj, la volontulojn
kaj tiujn, kiuj kontribuis al PHO. Liu Qi esprimis ankaŭ sinceran
bondeziron al ili.
 |
Prezidanto de IHOK Philip
Craven faras parolon. |
Prezidanto de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato
Philip Craven faris parolon en la ferma ceremonio. Li laŭdis, ke
PHO estas la plej grandaj handikapulaj Olimpikoj en la historio
de la handikapulaj Olimpikoj. Li esperis, ke ĉiuj sportistoj, trejnistoj
kaj oficistoj portos la sportan spiriton de PHO al ĉiuj lokoj de
la mondo por kuraĝigi pli da homoj partopreni sportojn, amikiĝi
kun aliaj kaj bruligi sian animan fajron.
|