Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina ĉefministro ĉeestos ĉi-jaran Someran Davos-Forumon

Ĉefkunvenejo de la forumo

La 27-28-an de septembro okazos en Tianjin, Ĉinio, Somera Davos-Forumo organizita de la Monda Ekonomia Forumo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos ĝian inaŭguran ceremonion kaj faros parolon.

La temo de la forumo estas "Sekvanta kreska ondo". Ĝis nun pli ol mil reprezentantoj el pli ol 80 landoj sin anoncis por ĉeesti la forumon, inter kiuj estas personoj el rondoj politika, industria kaj komerca, ŝtatoficistoj, specialistoj, erudiciuloj kaj ĵurnalistoj.

Tiu forumo liveros platformon al industriaj kaj komercaj entreprenistoj de la tuta mondo por interŝanĝi opiniojn kaj diskuti pri estonta disvolvo. Krome, ĝi ankaŭ utilas al ĉinaj entreprenoj profunde partopreni en tutmonda ekonomia kunlaboro.