La 17-an de septembro Ĝenerala Komitato de la 63-a Ĝenerala Asembleo
de UN unuafoje okazigis oficialan konferencon kaj decidis ne meti
la proponon de Naŭro, Gambilando kaj aliaj tre malmultaj landoj
pri partoprenigo de Taiwan en aktivadoj de specialaj organizoj de
UN en tagordon de la asembleo.
Ĉina konstanta delegito en UN Wang Guangya diris en
la konferenco, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj UN kaj plej
granda nombro de ĝiaj membrolandoj persistas en la principo pri
unu Ĉinio.
|