Por pli bone akomodiĝi al la postulo intensigi konstruadon
de la registaro sub leĝa regado kaj antaŭenpuŝi laŭleĝan administradon,
la ĉina registaro faris kompletan ordigon al administraj regularoj.
Laŭ dekreto de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, subskribita de ĉefministro
Wen Jiabao, 92 regularoj aboliĝis aŭ senvalidiĝis la 15-an ĉi-monate.
Respondeculo de la Oficejo de Leĝa Sistemo de la Ŝtata
Konsilantaro diris, ke de la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 ĝis
la jaro 2006 en Ĉinio funkciis 655 administraj regularoj, tamen
pro ŝanĝiĝo de la situacio, iuj el ili estis anstataŭigitaj per
novaj leĝoj aŭ regularoj, tial la ĉina registaro komencis la ordigon
al la administraj regularoj en februaro de 2007.
|