La 21-an de septembro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
kun la delegacio de la Japana-Ĉina Asocio pri Ekonomio kaj Komerco
gvidata de ĝiaj honora prezidanto Fujio Mitarai kaj prezidanto Fujio
Cho.
Hu Jintao alte taksis la gravan kontribuon de la asocio
en akcelo de la dulanda komerca kunlaboro kaj plibonigo kaj disvolvo
de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li dankis ĉiujn sociajn rondojn
de Japanio pro iliaj helpo al Ĉinio en ĝia kontraŭtertrema batalo
kaj savado de la katastrofitaj homoj kaj subteno al la Pekinaj Olimpikoj
kaj Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
Hu Jintao diris ankaŭ, ke Ĉinio alte taksas la interrilatojn
de Ĉinio kaj Japanio, kaj volas kune kun Japanio pliigi strategian
reciprokan konfidon, profundigi ilian kunlaboron de reciproka utilo,
pliigi humanisman interŝanĝon, plifortigi kunordigon en regionaj
kaj internaciaj aferoj, konvene trakti ĉiujn sentivajn problemojn,
daŭre kaj profunde disvolvi la strategiajn reciprok-utilajn rilatojn
inter Ĉinio kaj Japanio.
Fujio Mitarai kaj Fujio Cho dankis Hu Jintao pro lia
akcepto, gratulis la sukcesojn de la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj kaj esprimis, ke ili volas klopodi kune kun
Ĉinio por senĉese disvastigi kaj profundigi la interŝanĝon kaj kunlaboron
de la du flankoj sur ĉiuj kampoj kaj antaŭenpuŝi pluan disvolvon
de la strategia reciprok-favora rilato inter la du landoj.
|