Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Oni devas gvidi la socian aktivecon al scienca disvolviĝo

La 19-an de septembro Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono, emfazis, ke oni devas pluapaŝe mobilizi popolamasojn, ke ili sin dediĉu al granda praktiko de scienca disvolviĝo, kaj gvidi la socian aktivecon al tiu afero.

Hu Jintao diris ankaŭ, ke kun profundiĝo de reformado kaj pordomalfermo, disvolviĝo de la socialisma merkata ekonomio, partia konstruado alfrontas multajn novajn problemojn kaj provojn kaj la tasko pri administrado kaj regado de la partio fariĝis pli peza.