La 22-an de septembro telefone interparolis ĉina prezidanto
Hu Jintao kaj usona prezidento George W. Bush. Ili interŝanĝis opiniojn
pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono kaj pri usonaj ekonomia kaj
financa situacioj.
Bush konigis al Hu Jintao la nunan staton de ekonomio
kaj financo de Usono kaj diris, ke la usona registaro jam konsciis
seriozecon de la problemo, prenis kaj daŭre prenos rimedojn por
stabiligi usonan kaj internacian financajn merkatojn.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio jam rimarkis, ke la usona
registaro jam prenis gravajn rimedojn por stabiligi la financan
merkaton de Usono kaj esperas, ke la rimedoj rapide efikos por plibonigi
la ekonomian kaj financan situaciojn de Usono. Tio konformas al
interesoj ne nur la usonaj, sed ankaŭ la ĉinaj, utilas al stabileco
de la internacia financa merkato kaj al stabila kaj sana disvolviĝo
de la monda ekonomio.
Hu Jintao diris ankaŭ, ke en la lastaj jaroj la interrilatoj
de Ĉinio kaj Usono tenas bonan tendecon de aktiva disvolviĝo. La
kontaktiĝo de altranguloj de la du landoj intimiĝas, interŝanĝo
kaj kunlaboro en diversaj kampoj senĉese plifortiĝas, kaj la strategia
ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono kaj la dialoga sistemo senĉese
profundiĝas kaj jam akiris aktivajn atingojn. Ĉinio volas penadi
kune kun Usono por plifortigi dialogon, interŝanĝon kaj kunlaboron,
konvene trakti reciprokajn interesojn kaj problemojn alte atentatajn
de la du landoj kaj precipe la Taiwan-an problemon, kaj antaŭenpuŝi
la konstruivajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj.
|