De la 20-a ĝis la 26-a de septembro okazas en Pekino
aktivado de scienca popularigo. Antaŭtagmeze de la 21-a ĉina vicprezidanto
Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj venis al la Pekina Botanika Ĝardeno
de la botanika instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj kune
kun personoj el diversaj rondoj de Pekino, junuloj kaj infanoj partoprenis
en la aktivado de scienca popularigo.
Xi Jinping vizitis ankaŭ scienc-popularigan kaj scienc-esploran
instituciojn en la Pekina Botanika Ĝardeno.
|