La 22-an de septembro Yang Jiechi, ĉina ministro de
eksteraj aferoj, kiu ĉeestis la 63-an sesion de la Ĝenerala Asembleo
de UN, faris paroladon en la altranga kunveno pri afrika disvolvado
en Nov-Jorko.
Yang diris, ke de la lastaj jaroj senĉese pliboniĝas
la sekureca situacio en Afriko, integriĝo kaj regiona kunlaboro
stabile progresas kaj ekonomio rapide kreskas, la tendenco estas
kuraĝiga, tamen Afriko ankoraǔ frontas grandajn defiojn sur la disvolva
vojo.
Ĉinio daǔre akcelos komunikiĝon kun afrikaj landoj
kaj intensigos kunlaborojn por plie plenumi atingojn de la Ĉina-Afrika
Kunlabora Forumo okazinta en Pekino. En la venontaj kvin jaroj Ĉinio
liveros pliajn helpon kaj subtenon al afrikaj landoj en la kampoj
de agrikulturo, edukado, sanigo kaj senpoluaj fueloj.
La kunvenon ĉeestis pli ol 40 ŝtataj estroj kaj registaraj
gvidantoj, kaj reprezentantoj el internaciaj organizoj.
|