Laǔ enketo la evento de la porinfana lakta pulvoro
Sanlu estas serioza manĝaĵ-sekureca akcidento. En la 22-a de septembro,
la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio faris seriozan traktadon al koncernaj respondeculoj
pri tio.
Wu Xianguo, ĝenerala sekretario de la urba komitato
de Shijiazhuang sub la Komunista Partio de Ĉinio kaj konstanta membro
de la provinca komitato de Hebei sub la Komunista Partio de Ĉinio,
havas gvidan respondecon pri la akcidento kaj estas eksigita de
la menciitaj oficoj laǔ koncerna regularo.
|