Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris paroladon kun la
titolo "Kontinue praktiki la politikon de reformado kaj pordo-malfermo
kaj daŭrigi pacan disvolvadon" en la 63-a Sesio de la Ĝenerala
Asembleo de UN.
Wen diris, ke Ĉinio restas disvolviĝanta lando. La
vojo al kompleta moderniĝo estas longa kaj malfacila. Dediĉi sian
tutan atenton al konstruado kaj disvolvado estas neŝancelebla decido
de la ĉinaj registaro kaj popolo.
Li diris ankaǔ, ke disvolviĝo de Ĉinio dependas de
reformado kaj pordo-malfermo. Ĉinio deziras pacan internacian cirkonstancon
por realigi sian celon, volas surbaze de egaleco kaj reciproka favoro
disvolvi amikajn kunlaborajn rilatojn kun aliaj landoj, persistas
en dialogo kaj konsiliĝo kun aliaj landoj por solvi la problemojn
lasitajn de la historio kaj konfliktojn okazantajn nuntempe. Ĉinio
daǔre ludos pozitivan kaj konstruivan rolon por paca solvo de la
multe atentataj internaciaj problemoj kaj regionaj konfliktoj.
|