La 23-an de septembro ĉina vicĉefministro Li Keqiang
en Pekino intervidiĝis kun delegacio de la Japana-Ĉina Ekonomia
Asocio, gvidata de estro Fujio Cho. Li diris en la intervidiĝo,
ke Ĉinio kaj Japanio devas plifortigi kaj plivastigi kunlaboron
en multaj kampoj.
Li alte taksis la asocion pro ĝia grava kontribuo al
akcelado de la dulanda ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj disvolvo
de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj dankis diversajn rondojn
de Japanio pro ilia helpo al Ĉinio en la batalo kontraŭ la tertremo
okazinta en Wenchuan.
Li diris, ke en la lastaj jaroj la tendenco de pliboniĝo
de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio senĉese disvolviĝis. Ĉinio
volas kune kun Japanio, gvidate de la kvar politikaj dokumentoj
inter Ĉinio kaj Japanio, akceli la strategiajn reciproke favorajn
rilatojn inter la du landoj al daŭra kaj profunda disvolviĝo.
|