En la 24-a de septembro ĉina prezidanto Hu Jintao kaj
Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso, respektive interparolis en Pekino kun venezuela prezidento
Hugo Chavez, kiu faras ŝtataferan viziton al Ĉinio.
Dum la interparolo Hu Jintao diris, ke nuntempe Ĉinio
kaj Venezuelo estas en grava evolua periodo. Ĉinio deziras intimigi
politikan rilaton kun Venezuelo, fortigi dialogon kaj interkomunikadon
kun la registaro, leĝdona institucio kaj reganta partio de Venezuelo;
oftigi interŝanĝon en la kampoj fuela, agrikultura k.a.; plifirmigi
interkomunikon kaj kunaranĝon kun pluraj koncernaj organizoj, antaŭenpuŝi
sud-sudan kunlaboron, protekti justajn rajtojn kaj interesojn de
vastaj evoluantaj landoj kaj kune akceli pacon kaj evoluon de la
mondo.
Chavez diris, ke Venezuelo volas plifortigi politikajn
rilatojn kun Ĉinio, vastigi praktikan kunlaboron kaj senĉese plialtigi
nivelon de la dulandaj interrilatoj.
|