La 27-an de januaro, laŭ novaĵo de la oficiala retejo
de la Pekinaj Olimpikoj, oni briligos la fajron de la Pekinaj Olimpikoj
je la 12-a horo (la 18-a horo laŭ pekina tempo) de la 24-a de marto
laŭ greka tempo en la naskiĝloko de Olimpikoj - la ruino de la antikva
Olimpio en Ateno.
Oni stafete portos la torĉon 7 tagojn en Grekio. En
la 30-a de marto, la fajro de la Pekinaj Olimpikoj atingos la stadionon
en Ateno, kie okazis la unuaj modernaj Olimpikoj, kaj tie oni organizos
ceremonion por transdoni la fajron al la Organiza Komitato de la
Pekinaj Olimpikoj.
La fajro atingos Pekinon en la 31-a de marto, kaj tiam
oni okazigos ceremonion por akcepti ĝin kaj startigi stafetkuradon
de la torĉo en la tuta terglobo.
|