La 25-an de septembro Liu Jianchao, proparolanto de
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regulara
gazetara konferenco: "Mi volas reaserti, ke Tibeto estas nedisigebla
parto de Ĉinio. La tibetaj problemoj estas interna afero de Ĉinio.
Dalai-lamao ne estas simpla religiulo, sed politika rifuĝinto, kiu
longatempe sin okupas pri dissplito de la patrolando. Ĉinio jam
faris severan traktadon kun Usono, post kiam ĝia gvidanto telefone
parolis kun Dalai-lamao kaj intervidiĝis kun lia reprezentanto.
Ĉinio postulas, ke Usono observu la fundamentajn principojn de la
internacia juro, firme tenu sian promeson, ke Usono agnoskas, ke
Tibeto estas nedisigebla parto de Ĉinio kaj Usono ne subtenas 'sendependiĝon
de Tibeto'. Ĉinio postulas ankaŭ, ke Usono ĉesu interveni en la
internajn aferojn de Ĉinio koncerne la tibetajn problemojn."
|