Pri la decido de la usona registaro pri vendo de armiloj
valorantaj 6.463 miliardojn da usonaj dolaroj al Taiwan, Liu Jianchao,
proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris la
4-an de oktobro, ke la ĉinaj registaro kaj popolo firme oponas kaj
kondamnas la agadon, kiu damaĝas interesojn de Ĉinio kaj rilatojn
inter Ĉinio kaj Usono.
Malgraǔ severa protesto foja-refoja de Ĉinio, la usona
registaro informis la 3-an de oktobro sian parlamenton vendi armilojn
al Taiwan, inkluzive de kontraǔmisila sistemo patrioto-III, avancita
sistemo de E-2T de fru-alarma aviadilo, helikopteroj Apache kaj
aliaj armiloj.
Li diris, ke Ĉinio firme oponas kontraǔ armilo-vendado
de Usono al Taiwan, tiu starpunkto de la ĉina registaro estas klara
kaj neskuebla. La agado de Usono malobservas la principojn de la
Tri Komunaj Komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, precipe la komunikaĵon
subskribitan en la 17-a de aǔgusto 1982, krude intervenas en la
internajn aferojn de Ĉinio, malutilas al la nacia sekureco de Ĉinio,
damaĝas la pacan disvolviĝon de la du bordoj de Taiwan-markolo.
Tio nature vekis fortan indignon de la ĉinaj registaro kaj popolo.
Liu diris ankaǔ, ke Ĉinio avertas Usonon, ke estas
nur unu Ĉinio en la mondo, kaj Taiwan estas parto de Ĉinio. Neniu
povas ŝanceli la firman volon de la ĉinaj registaro kaj popolo konservi
siajn nacian suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj kontraŭstari
la eksteran intervenon. Neniu povas ĉesigi interŝanĝon kaj kunlaboron
de la du bordoj de Taiwan-markolo, nek malhelpi la historian tajdon
malfermi novan paĝon de paca disvolvo de la dubordaj rilatoj.
|