Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la 22-a Maka-a Internacia Muzika Festivalo

Vespere de la 5-a de oktobro inaŭguriĝis la 22-a Maka-a Internacia Muzika Festivalo organizita de la Kultura Buroo de la registaro de la Maka-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio.

Mondfama muzika grupo el Britio, gvidata de Leonard Slatkin, faris inaŭguran prezentadon.

La muzika festivalo daŭros ĝis la 2-a de novembro. 16 diverstipaj muzikgrupoj ĉinaj kaj eksterlandaj faros 21 prezentojn.