Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Wen Jiabao kaj Kevin Rudd telefone parolis

La 6-an de oktobro ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj aǔstralia ĉefministro Kevin Rudd telefone parolis pri ĉin-aǔstraliaj rilatoj, internacia financa krizo, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj problemoj.

Wen Jiabao aplaǔdis progreson de la reciprok-profitaj kunlaboroj inter la du landoj kaj esprimis, ke Ĉinio volas fortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Aǔstralio kaj la internacia socio pri kompleksaj defioj de la globo, kaj kune akceli harmonion kaj daǔran disvolviĝon de la mondo.

Kevin Rudd laǔdis la rolon kaj starpunkton de Ĉinio en trakto de la internacia financa krizo. Li diris, ke la internacia socio devas intensigi kunlaborojn, starigi kaj kompletigi rilatajn sistemojn kaj certigi koherecon de travidebleco de la internacia financa sistemo. Aǔstralio volas daǔre fortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio en tiu kampo k.a.