Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La nombro de ĉinoj lernantaj eksterlande kaj alilandaj studentoj en Ĉinio ambaŭ superis 1.2 milionojn

La 7-an de oktobro Zhang Xiuqin, oficistino de la Eduka Ministerio de Ĉinio, diris en Pekino, ke post praktikado de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo en Ĉinio, la nombro de ĉinoj lernantaj eksterlande kaj alilandaj studentoj en Ĉinio ambaŭ superis 1.2 milionojn.

Ŝi diris, ke Ĉinio senĉese akcelas kunlaboron en la eduka kampo kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj, starigis efikan interkonsiliĝan sistemon pri eduka laboro kaj subskribis interkonsentojn pri reciproka agnosko de la akademiaj legitimaĵo kaj grado. Post 30-jara praktikado de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo, formiĝis en Ĉinio ĉiuflanke malferma framo de edukado, kaj la rilataj aferoj ĉiam fortiĝas.