 |
Lu Yongxiang, vicprezidanto
de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj
Sun Jiazheng, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK,
senvualigas tabulon de la asocio. |
Cele disvolvon de la ekologia kulturo, iniciaton de
la verda vivo kaj kunan kreon de la ekologia civilizacio, fondiĝis
en Pekino la Ekologia Kultura Asocio de Ĉinio, la 8-an de oktobro.
Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, sendis
al ĝi gratulan leteron. S-ino Jiang Zehui, vicdirektoro de la Komitato
de Loĝantaraj Resurso kaj Medio de ĈPPIK kaj prezidanto de la Direkcio
de la Internacia Centro pri Bambuo kaj Rotango, estis elektita kiel
ĝia prezidanto kaj Zhou Mingwei, konstanta vicestro de la Ĉina Internacia
Eldona Grupo, kiel ĝia vicprezidanto.
|